Rozkolora triangulo estas simbolo, kiun ekde la 1970-aj jaroj uzas GLAT-movadanoj. Ili proprigis la triangulon kiel simbolo pri fiero, ĉar la rozkolora triangulo estis unue insigno pri honto. La hontsimbolon devigis porti la nazioj al viraj samseksemuloj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj kaj aliaj "kontraŭmoralecaj deliktuloj" en naziaj koncentrejoj dum la 1930-aj kaj 1940-aj jaroj.
En la 1970-aj jaroj, ĝi estis revivigita kiel simbolo de protesto kontraŭ homofobio, kaj poste estis adoptita de la pli granda GLAT-komunumo kiel populara simbolo de fiereco kaj GLAT-rajta movado.
En la nuntempa GLAT-movado, la ĉielarka flago plejparte anstataŭas la rozkoloran triangulon kiel simbolo de GLAT-a fiero.