Rufus Beck | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 23-an de julio 1957 (67-jaraĝa) en Heidelberg | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Germanio ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | voĉaktoro filmaktoro teatra aktoro televida aktoro ![]() | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Rufus BECK (* la 23-an de julio 1957 en Heidelberg) estas germana teatra kaj filma aktoro kaj aldone elstaras kiel parolisto en radiodramoj kaj en voĉlegitaj libroj en lumdiskegoj.
Konata Rufus Beck iĝis dum la jaro 1994 en la satire troigita rolo de konvinkita gejo en la kineja filmo Der bewegte Mann. Dum la jaro 2003 li en la porjunulara filmo Die Wilden Kerle pri bando da pasie futbalantaj (ge)knaboj aktoris kune kun sia filo Jonathan Beck.
Krom la aktora laboro en teatroj, televidaj kaj kinejaj filmoj li specialiĝis pri voĉa legado de romanoj, distribuitaj en lumdiskegoj. Interalie li voĉlegis ĉiujn sep volumojn de la Hari Poter-romanoj en la germana lingvo, kaj sukcesas al ĉiu el la multaj personaĵoj de la romano doni propran voĉon.