Ruhr | |
---|---|
Aspekto de la Ruhr-valo ĉe Witten
| |
rivero | |
Bazaj informoj | |
Situo | Dekstra flankrivero de la Rejno en Nordrejn-Vestfalio |
Longeco | 221,2 km |
Akvokolekta areo | 4 485 km² |
Averaĝa trafluo | 79 m³/s |
Fluo | |
Fonto | Ĉe la Ruhrkopf ĉe Winterberg |
- Alteco super marnivelo | 674 m |
Enfluejo | Duisburg-Ruhrort |
- Alteco | 17 m |
Altecodiferenco | 657 m |
Geografio | |
Trairataj urboj | Urbegoj: Dortmund, Hagen, Witten, Bochum, Essen, Mülheim an der Ruhr, Oberhausen, Duisburg. Mezgravaj urboj: Meschede, Arnsberg, Fröndenberg, Menden, Iserlohn, Schwerte, Herdecke, Wetter, Hattingen. Urbetoj: Winterberg, Olsberg, Bestwig, Ense, Wickede, Holzwickede. |
La rivero Ruhr [rur] (esperante: Ruro) estas ĉirkaŭ 221 kilometrojn longa dekstra alfluanto de Rejno en Nordrejn-Vestfalio kun akvokolekta baseno de 4.485 km². Ĝi meandras pli ol 124 kilometrojn sur la teritorio de la regiona ligo Ruhr kaj estas nomdona por la plej granda Eŭropa industriregiono, la Ruhr-regiono. Ties nomo klariĝas el la komenco de la industriiĝo en la ĉirkaŭaĵo de la rivero. La regiono ĉe Ruhr estis ekde la finiĝanta 18-a jarcento origino de la tuta ekonomiregiono.
Grava ekonomia signifo estas ĉitempe en la trink- kaj uzakvoprovizo de la Ruhr-regiono kaj en la energiproduktado. Antaŭe Ruhr dumtempe estis en la 19-a jarcento la plej navigata akvovojo de Germanio. Ĉitempe tamen ŝipiro okazas nur sur la lastaj 12 Ruhr-kilometroj. Ĝia valo, nomata laŭ la rivero, estas grava ripozejo por la aglomeraĵo Rejn-Ruhr.
La meza forflukvanto de Ruhr en ĝia malsupra fluo sumiĝas je la nivelmezurilo Mülheim 79 m³/s; tiel Ruhr estas rilate al akvokvanto la kvina flankrivero de Rejno laŭ grando.