La Ruhr-Universitato de Bochum (RUB) estas la plej granda universitato de la Ruhr-regiono. Kun siaj 32.000 studentoj ĝi estas ankaŭ unu el la dek plej grandaj universitatoj en Germanio. La fondado de RUB en la jaro 1962 (ekinstruado en 1965) estis la unua novfondado de universitato en la Federacia Respubliko Germanio. Oni starigis la universitaton ekster Bochum en la la urboparto Querenburg sur virĝa kampo kiel kampo-universitato: escepte malmultajn filialojn ĉiuj fakultatoj staras sur la universitata tereno. La universitato, la loĝurbo Hustadt, starigita por la studentoj, kaj butikaro provizanta tiujn ambaŭ ĝis la nuntempo dominas la urboparton Querenburg.
Planis la universitaton konstruaĵe la arkitekto Helmut Hentrich.