Rupert Brooke | ||
---|---|---|
![]() | ||
Persona informo | ||
Naskonomo | Rupert Chawner Brooke | |
Naskiĝo | 3-an de aŭgusto 1887 en Rugby | |
Morto | 23-an de aprilo 1915 (27-jaraĝa) en Egea Maro | |
Mortis pro | Naturaj kialoj ![]() | |
Mortis per | Sepso ![]() | |
Tombo | Skyros (en) ![]() ![]() | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) ![]() | |
Alma mater | King's College (1906–1909) Hillbrow School (en) ![]() Rugby School ![]() | |
Familio | ||
Patrino | Mary Ruth Parker-Brooke (en) ![]() ![]() | |
Profesio | ||
Okupo | poeto verkisto ![]() | |
Verkado | ||
Verkoj | The Old Vicarage, Grantchester vd | |
En TTT | Oficiala retejo vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Rupert Chawner BROOKE (naskiĝis la 3-an de aŭgusto 1887 en Rugby , Warwickshire, Anglio - mortis la 23-an de aprilo 1915 en Skyros, Egea Maro) estis brita poeto, plej konata pro siaj idealismaj Militsonetoj el la Unua Mondmilito, precipe la poemo "The Soldier" (La soldato). La plej famaj verkoj de Brooke estas liaj kvin Militsonetoj, kiuj estas patriotaj poemoj skribitaj komence de la milito.
Li havis nekutime bonan kaj junecan aspekton, kiu laŭdire instigis la irlandan poeton W. B. Yeats por priskribi lin kiel "la plej belan junan viron en Anglio" [1][2].