Sankta | |||||
Ruperto de Salcburgo | |||||
---|---|---|---|---|---|
Episkopo de Salcburgo kaj Worms | |||||
![]() Sankta Ruperto de Salcburgo, montrata kun salbarelo en la mano
| |||||
Persona informo | |||||
Naskonomo | ankaŭ literumata Ruprecht, Hrodperht, Hrodpreht, Roudbertus, Rudbertus, Robert | ||||
Naskiĝo | ĉirkaŭ 650 en Worms (probable) | ||||
Morto | 27-a de marto 718 (probable) en Worms | ||||
Religio | kristanismo vd | ||||
Ŝtataneco | Roman Catholic Archdiocese of Salzburg (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | katolika sacerdoto ![]() | ||||
| |||||
1-a episkopo de Salcburgo ![]() | |||||
Dum | 696–716/18 | ||||
Antaŭulo | (neniu) | ||||
Sekvanto | Vitalo de Salcburgo | ||||
Abato de abatejo Sankta Petro | |||||
Episkopo de Worms ![]() | |||||
Antaŭulo | Amandus | ||||
Sekvanto | Erembert | ||||
Sanktulo | |||||
Honorata en | Katolika Eklezio, Ortodoksa Kristana Eklezio | ||||
Festotago | 27-a de marto, 28-a de marto | ||||
Atributoj | salujo, episkopaj vestoj, episkopa bastono | ||||
Patroneco | Salcburgo, Salcburgio, Aŭstrio, sal-ministoj | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
La kristana sanktulo Ruperto de Salcburgo, germane Rupert von Salzburg, ankaŭ literumata Ruprecht, Hrodperht, Hrodpreht, Roudbertus, Rudbertus, Robert)[1] (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 650 probable en Worms; mortis probable la 27-an de marto 718 en Worms) estis episkopo de Worms kaj unua episkopo de Salcburgo. Samtempe li estis la abato de la salcburga abatejo Sankta Petro.
Li estas la patrono de la aŭstria federacia lando Salcburgio, kaj havas la titolon "apostolo de la bavaroj". Portas sian nomon la Misia domo Sankta Ruperto en Bischofshofen.