Ry Cooder | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 15-an de marto 1947 (77-jaraĝa) en Los-Anĝeleso |
Lingvoj | angla |
Ŝtataneco | Usono |
Alma mater | kolegio Reed Santa Monica High School (en) |
Familio | |
Infano | Joachim Cooder (en) |
Okupo | |
Okupo | gitaristo muzikologo mandolinisto banĝisto kantisto komponisto muzikproduktisto |
TTT | |
Retejo | http://rycooder.com |
Ryland Peter "Ry" Cooder (15a de Marto, 1947)[1] estas usona muzikisto, kantoverkisto, filmoscenara komponisto, kaj registroproduktoro. Li estas mult-instrumentisto sed li estas plej bone konata pro sia glitogitara verkaro, sia intereso en radikmuziko el Usono, kaj sia kunlaborado kun tradiciaj muzikistoj el multaj landoj.
La soloaĵoj de Cooder aplikiĝis al multaj ĝenroj. Li ludis kun Captain Beefheart, Ali Farka Touré, Eric Clapton, The Rolling Stones, Van Morrison, Neil Young, Randy Newman, David Lindley, The Chieftains, The Doobie Brothers kaj Carla Olson & the Textones (en registroj kaj en filmo). Li formis la bandon Little Village. Li produktoris ankaŭ la samnoman albumon de la grupo Buena Vista Social Club (1997), kiu iĝis tutmonda sukceso. Wim Wenders estis direktoro de la samnoma dokumenta filmo de (1999), kiu estis nomumita por Oskar-premio en 2000.
Cooder estis rangigita la oka en la listo de la gazeto Rolling Stone de 2003 por "La 100 Plej Grandaj Gitaristoj Ĉiutempaj"[2] (David Fricke's Picks). Rangigo de 2010 fare de Gibson metis lin en la rango 32a.[3]