SAE International

SAE International
emblemo
profesia kolegio
negoco
inĝeniera societo
kompanio
normiga organizaĵo
akademia eldonejo Redakti la valoron en Wikidata
Komenco 1905 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Warrendale
Retejo Oficiala retejo
vdr

SAE International, antaŭe konata kiel la angle Society of Automotive Engineers la Societo de Aŭtomobilaj Inĝenieristoj, estas neprofitcela organizaĵo por teknologio kaj scienco dediĉita al la akcelo de moviĝebla teknologio (transporto) kaj la promocio de profesiuloj en aerspaca inĝenierado, aŭtomobila, kaj ĉiuj komercaj industrioj specialiĝantaj pri la konstruado de veturiloj.

Ĝi estas fonto de teknikaj informoj kaj kompetenteco uzita en la dezajno, fabrikado, prizorgado kaj operacio de veturiloj por uzo surtere aŭ maro, en la aero, aŭ en la ekstertero kaj kosmo.

La ĉefa celo de la societo estas la evoluado de normoj por ĉiuj specoj de veturiloj, inkluzive de aŭtoj, kamionoj, ŝipoj, aviadiloj, ktp. Ĉiuj, kiuj interesiĝas pri homaj faktoroj kaj ergonomiaj normoj, povas esti membro de ĉi tiu organizaĵo. Ĝia sidejo situas en Warrendale, en Pensilvanio, Usono.

Hodiaŭ, la komunumo konsistas el pli ol 121,000 homoj - inĝenieroj, manaĝeroj, instruistoj kaj studentoj el pli ol 97 landoj [1].

La komuna esplorprogramo antaŭenigas projektojn kiuj profitigas la aŭtindustrion entute. Multaj renkontiĝoj kaj ekspozicioj disponigas tutmondajn ŝancojn kaj informojn por la SAE- reto. SAE ankaŭ ofertas plenan serion de profesiaj evoluaj agadoj kiel seminarioj, teknikaj laborrenkontiĝoj kaj e- lernado [2].

  1. Post, Robert C.. (2005) The SAE Story: One Hundred Years of Mobility. San Diego, California: Tehbai Books. ISBN 0-7680-1489-1. Arkivigite je 2009-11-08 per la retarkivo Wayback Machine
  2. Garche, J.. (2017) Lead-Acid Batteries for Future Automobiles. Elsevier Science. ISBN 978-0-444-63703-1.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne