SG-1000

SG-1000
modelo vd
Dum nekonata - nekonata/nuntempe
Sekvanto Master System
Partoprenanta Texas Instruments TMS9918 • Texas Instruments SN76489 vd
TTT Oficiala retejo
vdr

SG-1000 (japane エスジー・セン) estas hejma videoludilo fabrikita de Sega en la fruaj 1980-aj jaroj. Ĝi estis la unua provo de Sega al la hejma videoludila merkato. Evoluigita en respondo al la malkresko de arkadludoj ekde 1982, la SG-1000 estis kreita laŭ la konsilo de Hayao Nakayama, prezidanto de la japana sekcio de Sega, kaj estis lanĉita la 15-an de julio 1983, la saman tagon kiam Nintendo liberigis la NES en Japanio. Ĝi ankaŭ havis limigitan distribuadon en Aŭstralio kaj Nov-Zelando.

La SG-1000 estis proponita en pluraj formatoj, inkluzive de la SC-3000-komputilo kaj de la plibonigita SG-1000 II, aperinta en 1984. La SG-1000 kaj la SC-3000 ambaŭ subtenas videoludaron de 51 kartoĉaj kaj 29 Sega Card-titoloj.

Tria generacio de la konzolo, la Mark III, estis liberigita en 1985. Ĝi proponis plibonigitan specialan videoprocesoron kompare kun antaŭaj versioj kaj servis kiel bazo por la Master System en 1986, la unua internacie distribuita videoludilo de Sega. Ĉiuj SG-1000-ludoj estas plene kongruaj kun la Mark III kaj la japana versio de la Master System.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne