Saalfelden | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() vala panoramo kun impona alpa fono
| |||||
komunumo de Aŭstrio loĝloko kun urborajtoj kaj privilegioj ![]() | |||||
Blazono | |||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 5760 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 16 700 (2018) [+] | ||||
Loĝdenso | 141 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 47° 26′ N, 12° 51′ O (mapo)47.42694444444412.848333333333Koordinatoj: 47° 26′ N, 12° 51′ O (mapo) [+] | ||||
Alto | 744 m [+] | ||||
Areo | 118,35 km² (11 835 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||||
| |||||
| |||||
Alia projekto | |||||
![]() | |||||
Saalfelden, formale per plena nomo Saalfelden am Steinernen Meer [zaLfEldn am ŝtajnernen mE:r] estas komunumo de Aŭstrio. Ĝi apartenas al la federacia lando Salcburgio kaj al la distrikto Zell am See (germane Bezirk Zell am See, prononco [becIrk celamzE:], aŭ simple Pinzgau, prononco [pIncgaŭ]). Komence de la jaro 2018 en la komunumo vivis 16 700 loĝantoj. La komunumo estas la centra loko de la pincgaŭa parto de la valo de Saalach, ĝi estas la plej loĝantaroriĉa urbo de la Pinzgau.
Kvankam Saalfelden inter la komunumoj de Pinzgau de ĉiam havis la plej multajn loĝantojn, la urbo ne estas la sidejo de administrejo de la distrikto, kiu estas en Zell am See.