Sabr

Sabr (arabe صَبْرٌ, laŭvorte 'eltenemo' aŭ pli precize 'persistemo' aŭ simple 'persisto'[1]) estas unu el la du partoj de islama fido (la alia nomiĝas ŝukr). Ĝi instruas resti spirite konstanta kaj daŭre fari bonajn agojn en la persona kaj kolektiva tereno, specife kiam oni alfrontas opozicion aŭ renkontas problemojn, malkuraĝigojn, aŭ neatenditajn kaj nedeziratajn rezultojn. Ĝi estas pacienco fronte al ĉiuj neatenditaj kaj nedezirataj rezultoj.

  1. "Ṣabr", Enciklopedio de Islamo

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne