![]() | ||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Eŭropa saksikolo, Saxicola rubicola
El antaŭe malantaŭen: Masklo, ino, junulo | ||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||
| ||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||
La saksikoloj estas la birdoj membroj de la genro Saxicola[1], genro de 14 specioj de malgrandaj paserinaj birdoj de la Malnova Mondo. Ili estas insektomanĝantaj de malfermaj arbustejoj kaj herbejoj kun disa malgranda arbustaro.
Saxicola torquatus estis iam uzata por la supozata taksono "Komuna saksikolo". Post studoj de DNA (Urquhart & Bowley 2002, Wink et al. 2002), oni konfirmis, ke ne nur la Fuerteventura kaj la Reunia saksikoloj estas distingaj specioj. Krome ankaŭ la Afrika, Eŭropa kaj Siberia saksikoloj necesis esti disigita. Pro konfuzo pri lokigo de subspecioj, la nomo S. torquatus estis mallonge uzata por la eŭropa specio, dum la Afrika saksikolo estis S. axillaris. Kelkaj studoj sugestis, ke la madagaskara subspecio Saxicola torquatus sibilla povus esti konsiderata distinga specio.[2]
Specilisto:
Foje oni nomas per tiu nomo de Saksikoloj al la membroj de la parenca, sed ne tre proksima genro de Enantoj.