Salamandrina Fitzinger, 1826 (esperante: Salamandreto, rekte el la scienca nomo, aŭ Salamandr(et)o okulvitra[1]) estas genro de vostohavaj amfibioj de la sama familio kiel la Salamandro.[2]
Ambaŭ specioj (kiuj estas tre similaj kaj estis ĝis 2005 nur unu specio) estas endemiaj de la okcidenta itala duoninsulo.
↑Kelkaj naciaj lingvoj uzas la vorton por "eta salamandro" (itale: salamandrina dagli occhiali, france: salamandrine à lunettes), aliaj por "salamandro" (angle spectacle salamander, germane Brillensalamander, pole salamandra okularowa).
↑ 2,02,1. Salamandrina Fitzinger, 1826 (angle). Amphibian Species of the World: an online reference. Version 6. The American Museum of Natural History (2014). Alirita 2015.11.29 .