Salma HAYEK JIMÉNEZ (naskiĝinta la 2-an de septembro 1966) estas meksika aktorino. Post ĉefroloj en meksikaj televidaj prezentoj, ŝi iris al Hollywood kaj rolis dum kelkaj jaroj en etaj partoj, kiam ŝi famiĝis en la filmo de Desperado de Robert Rodriguez.
Hayek naskiĝis en Coatzacoalcos, Veracruz, Meksiko, kiel filino de Sami Hayek Dominguez, - parte libandevena entreprenisto – kaj Diana Jiménez, opera kantistino. Salma estas hispana nomo el la araba vorto "paco" aŭ kalmo". Ŝi parolas angle, hispane, arabe kaj portugale.
Hayek debutis kiel reĝisorino de la filmo The Maldonado Miracle (2003) kun ĉefrolantoj Peter Fonda, Mare Winningham kaj Ruben Blades.