Salman Rushdie

Salman Rushdie
Persona informo
سلمان رشدی
Naskonomo احمد سلمان رشدی
Naskiĝo 19-an de junio 1947 (1947-06-19) (77-jaraĝa)
en Mumbajo, Bombay Presidency,  Brita Raĝo
Lingvoj urduoanglakaŝmira vd
Ŝtataneco Usono (2016–)
Unuiĝinta Reĝlando (Britio) (1964–)
Barato Redakti la valoron en Wikidata vd
Alma mater Rugby School
King's College
Cathedral and John Connon School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Familio
Patro Anis Ahmed Rushdie (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata vd
Edz(in)o Rachel Eliza Griffiths (mul) Traduki (2021–)
Padma Lakshmi (en) Traduki (2004–2007)
Elizabeth West (en) Traduki (1997–2004)
Marianne Wiggins (en) Traduki (1988–1993)
Clarissa Luard (en) Traduki (1976–1987) Redakti la valoron en Wikidata vd
Infanoj Zafar Rushdie (en) Traduki
 ( Clarissa Luard (en) Traduki)
Milan Rushdie (en) Traduki
 ( Elizabeth West (en) Traduki) Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo verkisto
verkisto de porinfana literaturo
aktoro
scenaristo
romanisto
eseisto
aŭtoro Redakti la valoron en Wikidata vd
Aktiva dum 1975– vd
Verkado
Verkoj La satanaj versoj vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Salman RUSHDIE [ruŝdi] (naskiĝis la 19-an de junio 1947) estas barata verkisto de fikcio en la angla lingvo, plejparte pri la hinda subkontinento.

Rushdie naskiĝis kaj plenkreskis en Mumbajo (antaŭe Bombajo), kaj poste diplomiĝis kun honoroj de la universitato King's College, Cambridge en Anglio. Lia verka stilo, kiu miksas miton kaj fantazion kun realecon, jam estis priskribita kiel ligita al magia realismo.

Lia verkado komenciĝis per Grimus, fantasta romano kiu ne estis multe rimarkita de la publiko kaj kritikoj. Tamen, la sekva romano, Midnight's Children ("Infanoj de meznokto") katapultis lin al literatura famo kaj estas konsiderata lia plej bona verko. Ĝi ankaŭ konsiderinde formis baratan literaturon dum la posta jardeko. Ĉi tiu libro ricevis la premion Booker kaj poste la premion Booker of Bookers (t.e. la plej bona libro el la gajnintoj de la premio Booker). Post la sukceso de Midnight's Children li verkis mallongan romanon, Shame ("Honto"). Ambaŭ verkoj uzas magian realismon kaj enhavas enmigrintan vidpunkton pri kiu tre konscias Rushdie. "Honto" estas fantaziigita bildo de historio de Pakistano, ĝi estas "ŝlosila romano" kie konataj figuroj de pakistana politikistaro estas akre prezentitaj sub aliaj nomoj.

Rushdie estas ankaŭ tre influita de moderna literaturo. Midnight's Children prenas elementojn de romano de Günter Grass, La lada tambureto, kiu laŭ Rushdie inspiris lin komenci verki. "La satanaj versoj" estas influita de la klasika rusa romano de Miĥail Bulgakov, La Majstro kaj Margarita.

En postaj verkoj, Rushdie verkis pri la Okcidento (Barato kaj Pakistano estis la temoj de fruaj romanoj). The Moor's Last Sigh ("La lasta ĝemspiro de l' maŭro") priskribis komercajn kaj kulturajn ligojn inter Barato kaj la ibera duoninsulo. The Ground Beneath Her Feet ("La tero sub ŝiaj piedoj") temas pri barata intereso pri usona rokenrolo. Fury ("Kolero") kritikas usonajn kulturon kaj eksterajn rilatojn. Tamen, neniuj el la verkoj de Rushdie post 1989 jam ricevis la kritikan aprezon de Midnight's Children aŭ la publikan polemikon de The Satanic Verses (Satanaj versoj).


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne