Salurn · Salorno | |||
![]() | |||
![]() | |||
komunumo de Italio ![]() | |||
---|---|---|---|
Ŝtato | ![]() | ||
Regiono | ![]() | ||
Provinco | BZ Sudtirolo | ||
Geografia situo | 46° 14′ N, 11° 12′ O (mapo)46.23333333333311.2Koordinatoj: 46° 14′ N, 11° 12′ O (mapo) | ||
Alto super marnivelo | 224 m | ||
Areo | 33 km² | ||
Loĝantaro | 3766 (2023) | ||
Loĝdenso | 114 loĝantoj/km² | ||
Najbaraj komunumoj | Capriana (TN), Cembra Lisignago (TN), Giovo (TN), Altavalle (TN), Kurtinig, Margreid, Mezzocorona (TN), Montan, Neumarkt kaj Roverè della Luna (TN) | ||
Patrono | la apostolo Sankta Andreo | ||
Festa tago | 30-a de novembro | ||
Nomo de loĝantoj | salornesi, salorneri (itale) kaj Salurner (germane | ||
Poŝtkodo | 39040 | ||
Imposta kodo | H719 | ||
Kodo laŭ ISTAT | 021076 | ||
Telefona prefikso | 0471 | ||
Estro | |||
Retpaĝo | www.gemeinde.salurn.bz.it | ||
| |||
Salurn (germane, prononco laŭ sistemo IFA [saˈlʊrn], kaj ladine) respektive Salorno (itale) - formale Salurn an der Weinstraße, Salorno sulla Strada del Vino respektive Salurn sun la streda dl vin, do "... ĉe la vina vojo" - estas komunumo de Italio. Ĝi troviĝas en la plejparte germanlingva norda landoparto Aŭtonoma Provinco Sudtirolo, kiu post la Unua Mondmilito forpreniĝis de Aŭstrio kaj la norda parto de la kultura regiono Tirolo, kaj doniĝis al Italio. El lingvoscienca vidpunkto, oni tuj sude de Salurn (en loko germanlingve nomata "Salurner Klause") lokigas la limon inter german- kaj itallingvio. Ne nur la teritorio de la norma germana lingvo finiĝas tie, sed ankaŭ tiu de la bavara dialektaro.
Fine de 2023 en la komunumo vivis 3 766 loĝantoj sur areo de 33,13 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 114 loĝantoj/km². Najbaras la komunumoj Capriana (TN), Cembra Lisignago (TN), Giovo (TN), Altavalle (TN), Kurtinig, Margreid, Mezzocorona (TN), Montan, Neumarkt kaj Roverè della Luna (TN).