Saluto estas laŭ PIV ekstera signo de ĝentileco, kiun oni esprimas per vortoj aŭ movoj al renkontata persono aŭ esprimo de admiro, respekto ks, publike esprimita. Oni konsideras diversajn tipojn de gestoj por saluti inter kiuj kapsaluto, klinsaluto kaj mansaluto, krom la plej diversaj esprimvortoj (→Saluti diverslingve) kaj kisoj.