La Salvatorianoj[1], kolektiĝante je honoro de la Savinto (latine: Salvator mundi), estas romkatolika ordeno, kiu konsistas el tri branĉoj: monaĥoj, monaĥinoj kaj laikoj. La oficiala latina nomo de la viroj estas Societas Divini Salvatoris, la mallongigo SDS; de la virinoj Sorores Divini Salvatoris; de la laikoj International Community of the Divine Savior.