Sam SHEPARD, plennome: Samuel Shepard Rogers (naskiĝis la 5-an de novembro, 1943, mortis la 27-an de julio, 2017) estis usona verkisto kaj aktoro.
Shepard naskiĝis en Fort Sheridan, Ilinojo. Dum sia kariero li elprovis sin en multaj fakoj: Plej grandan renomon li ĝis nun gajnis kiel dramisto (Premio Pulitzer en 1979 pro Buried Child); kiel aktoro li unufoje estis nomumita por la Oskaro (pro The Right Stuff), krome li verkis filmscenarojn, rakontojn, poemojn kaj agis kiel reĝisoro.