Sam Wood

Sam Wood
Persona informo
Naskiĝo 10-an de julio 1883 (1883-07-10)
en Filadelfio
Morto 22-an de septembro 1949 (1949-09-22) (66-jaraĝa)
en Holivudo
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Tombo Forest Lawn Memorial Park (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo filmreĝisoro
filmaktoro
filmproduktoro
aktoro
scenaristo
reĝisoro Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Sam Wood (naskiĝis la 10-an de julio 1883 en Philadelphia; mortis la 22-an de septembro 1949 en Hollywood) estis usona filmreĝisoro.

Sam Wood famiĝis pro siaj filmoj kun la Marx Brothers (Fratoj Marx). Entute li, inter 1940 kaj 1944, kvarfoje kandidatiĝis por la Oskaro kiel plej bona reĝisoro. Lia kariero jam komenciĝis en 1920 la periodo de la mutfilmo. Li kunlaboris en 1929 kiel asistanto de Erich von Stroheim je ties nefinita majstraĵo Queen Kelly (Reĝino Kelly). Unu el liaj plej bonaj filmoj estis la filmado de For Whom the Bell Tolls (Por kiu la sonorilo sonas) de Ernest Hemingway el 1943.

Sam Wood estis ekde 1908 ĝis sia morto la edzo de Clara L. Roush kaj mortis pro koratako en 1949.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne