Samburuoj | |
---|---|
![]() | |
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
Lingvo(j) | |
Samburu | |
La samburuoj estas etna grupo en nord-centra Kenjo, kiu estas parenca, sed distinga de la masajoj. La samburuoj estas duonnomadaj paŝtistoj, kiuj bredas plejparte bovojn, sed ankaŭ ŝafojn, kaprojn kaj kamelojn. La samburuoj nomas sin mem Lokop. En ilia regiono situas la sovaĝbestoparko Samburu National Reserve (Nacia Rezervejo Samburu).