Samuel Gottlieb Gmelin (1744-1774) | |||||
---|---|---|---|---|---|
Germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto.
| |||||
Persona informo | |||||
Samuel Gottlieb Gmelin | |||||
Naskiĝo | 4-a de julio 1744 en Tübingen, Germana Imperio | ||||
Morto | 27-a de julio 1774 en Achmedkent, Dagestano, nuna Rusio | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Loĝloko | Sankt-Peterburgo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusia Imperio vd | ||||
Alma mater | Universitato de Tübingen Rusa Akademio pri Sciencoj Universitato de Lejdeno Universitato de Parizo | ||||
Familio | |||||
Patro | Johann Konrad Gmelin vd | ||||
Gefratoj | Christian Gottlieb Gmelin (apotekisto) vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | esploristo entomologo kuracisto ornitologo botanikisto filikisto universitata instruisto vd | ||||
Laborkampo | Plantoscienco vd | ||||
Doktoreca konsilisto | Johann Georg Gmelin vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Samuel Gottlieb Gmelin (1744-1774), ankaŭ konata kiel "Samuel Theophilus Gmelin", nevo de la botanikisto Johann Georg Gmelin (1709-1755), estis germana kuracisto, botanikisto kaj naturalisto, kies aventuroj en Dagestano, finiĝis en tragedio. Kune kun Johann Anton Güldenstädt (1745-1781) kaj Ivan Ivanoviĉ Lepyokhin (1740-1802), li estis sendita de la reĝino Katerina la 2-a, por esplori la marbordojn de la Kaspia Maro, sed, en la 5-a de februaro 1774, li estis arestita de kirgizaj tartaroj, kaj post vojaĝi inter 1768 kaj 1773, Gmelin iĝis arestito de tartara estro, kiu, elreviĝinta pro la sumo postulita por lia liberigo, traktis la vojaĝanton tiel kruele, ke li mortis en kaptiteco.
Lia morto rezultis en rusa punekspedicio, kiu mallongatempe konkeris Derbent-on. Li vojaĝis tra Francio kaj Nederlando, kaj iĝinte renoma pro siaj konoj pri naturhistorio, li iĝis profesoro en la Imperia Akademio de Sankt-Peterburgo.