Samuel Johnson | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Samuel Johnson | ||
Naskiĝo | 18-an de septembro 1709 en Lichfield | |
Morto | 13-an de decembro 1784 (75-jaraĝa) en Londono | |
Mortis per | Kirurgiaj komplikaĵoj vd | |
Tombo | Abatejo Westminster vd | |
Religio | Anglikanismo vd | |
Etno | Angloj vd | |
Lingvoj | angla vd | |
Ŝtataneco | Reĝlando de Granda Britio vd | |
Alma mater | Kolegio Pembroke (1728–1731) King Edward VI College Stourbridge (en) King Edward VI School (en) vd | |
Partio | Tories (en) vd | |
Subskribo | ||
Familio | ||
Patro | Michael Johnson (en) vd | |
Patrino | Sarah Ford (en) vd | |
Edz(in)o | Elizabeth Porter (en) (1736–) vd | |
Profesio | ||
Okupo | vortaristo eseisto biografo politikisto librovendisto tradukisto kritikisto literaturkritikisto verkisto lingvisto instruisto poeto literaturhistoriisto prozisto vd | |
Verkado | ||
Verkoj | A Dictionary of the English Language vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
D-ro Samuel JOHNSON (naskiĝis la 17an de septembro, 1709, mortis la 13an de decembro, 1784) estis angla verkisto, eldonisto, literaturkritikisto kaj leksikografo.
Johnson naskiĝis en Lichfield, Staffordshire, la filo de librovendisto. Pro financaj problemoj li ĉesigis sian studadon en Oksfordo sen diplomo kaj eklaboris kiel instruisto. Ekde 1737 li loĝis en Londono.
Johnson verkis beletron (poezion kaj prozon), gazetraportojn, kaj plurajn sciencajn verkojn. Lia literaturscienca ĉefverko estas la dek-voluma Lives of the English Poets ("Biografio de la anglaj poetoj"), kiu prezentis anglajn poetojn kaj ties verkojn. Lia leksikografio ĉefverko A Dictionary of the English Language ("Vortaro de la angla lingvo") dum cent jaroj estis la plej renoma anglalingva leksikono. Li kontribuis al diversaj ĵurnaloj, ekz. The Rambler kaj The Idler, kaj li eldonis la verkaron de William Shakespeare je ok volumoj. Li ludis centran rolon inter aro da intelektuloj, ekz. Oliver Goldsmith, Edmund Burke, David Garrick kaj James Boswell, kiu verkis biografion pri li.
Samuel Johnson mortis en 1784 en Londono.