San-Fernando de Henaro, en hispana San Fernando de Henares, oficiale Real Sitio de San Fernando de Henares (reĝa loko), estas municipo situanta oriente de la Regiono Madrido, je ĉirkaŭ 15 km de Madrido, Hispanio. Ĝi troviĝas en la nomata Henara Koridoro inter latitudoj 40° 28´ kaj 40° 24´ Nordo kaj longitudoj 3° 27´ kaj 3° 32´ Okcidento, formante parton de la Metropola areo de Madrido. Parto de ties teritorio estas inkludata ene de la Regiona Parko de Sudoriento.
Ĝi havaas areon de 39,29 km² kaj populacion de 40.654 loĝantoj.[1]
- ↑ http://www.ine.es/nomen2/index.do?accion=busquedaDesdeHome&nombrePoblacion=San+Fernando+de+Henares&x=0&y=0 Instituto Nacional de Estadística. (Hispana Statistika Instituto, 2009.