Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: San Antonio |
San Antonio | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo de Usono urbego kantona sidejo vd | |||||
Flago | Blazono | ||||
Administrado | |||||
| |||||
Poŝtkodo | 78283 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 1 434 625 (2020) [+] | ||||
Loĝdenso | 1 187 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | 29° 26′ N, 98° 30′ U (mapo)29.425-98.493888888889Koordinatoj: 29° 26′ N, 98° 30′ U (mapo) [+] | ||||
Alto | 198 m [+] | ||||
Areo | 1208,777336 km² (12 087 7.7 336 ha) [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo San Antonio, Texas [+] | |||||
San Antonio estas la ĉefurbo de Kantono Bexar, Teksaso, Usono. Originale fondita de Kanariaj Insulanoj en 1731, San-Antonio estis unu el fruaj hispanaj setlejoj en la Amerikoj. La Batalo de la Alamo okazis apude dum 1836 kaj la urbeto fine kreskis ĝis ĝi entenis la misiejon. Hodiaŭ, la Alamo estas en la koro de centra San-Antonio.
Fama pro ĝia Rivermarŝejo (angle Riverwalk, hispane Paseo del Rio) kaj la Alamo, estante hejmo de Sea World, Six Flags, Casa Navarro, El Merkado, la Tower of the Americas, aliaj misiejoj, muzeoj, kaj la Institute of Texas Cultures(Instituto de Teksasaj Kulturoj), San-Antonio estas vizitita de dudek milionoj da turistoj jare. La urbo estas ankaŭ la hejmo de Fuorto Sam Houston, Aerarmea Bazo Lackland, Aerarmea Bazo Randolph, kaj Urba Bazo Brooks. La estrejoj de SBC Communications kaj Clear Channel Communications estas en San-Antonio.
San-Antonio estas servata de la San Antonio International Airport.