San Benedetto del Tronto

San Benedetto del Tronto
komunumo de Italio Redakti la valoron en Wikidata vd
Ŝtato  Italio
Regiono Markio (2005)
Provinco AP Ascoli Piceno (2005)
Geografia situo 42° 57′ N, 13° 53′ O (mapo)42.9513.883333333333Koordinatoj: 42° 57′ N, 13° 53′ O (mapo)
Alto super marnivelo 4 m
Areo 25 (2005) km²
Loĝantaro 46 957 (2023)
Loĝdenso 1855 loĝantoj/km²
Subdividaĵoj Porto d'Ascoli (2005)
Najbaraj komunumoj Acquaviva Picena, Grottammare, Martinsicuro (TE), Monteprandone (2005)
Patrono San Benedetto
Nomo de loĝantoj sambenedettesi
Poŝtkodo 63074
Imposta kodo H769
Kodo laŭ ISTAT 044066
Telefona prefikso 0735
Estro
Retpaĝo http://www.comunesbt.it
Loko en mapo

Map

vdr

San Benedetto del Tronto estas komunumo de Italio. Ĝi situas ĉe la enfluejo de la rivero Tronto en la Adriatikon kaj estas laŭ la loĝantaro la kvina urbo de la regiono Markio, post Ancona, Pesaro, Fano kaj Ascoli Piceno.

Estas verda oazo kun 8000 palmoj, strando agnoskita kiel konforma al la postuloj de la internacia projekto “Blua Flago”, gast-akcepto unuaklasa, amuzejoj, modbutikoj, revigaj kuirarto kaj klimato, plaĉaj distroj por plenkreskuloj kaj infanoj, sportejoj, romantika landinterno, kulturaj eventoj, promen- kaj biciklo-vojoj, nuntempa arto kaj historiaj tradicioj.

La urbo fieras pro sia marborda strato, planita en 1932, kvar kilometrojn longa. Ĉe ĝi estas ĝardenoj kun miloj da plantoj, pinarbareto, biciklovojo, elegantaj ripoz-placetoj, palmoj kaj lagetoj, tenisludejoj, fontanoj kaj akvoludoj, artverkoj, porinfanaj ludĝardenoj. La haveno de San Benedetto del Tronto, inter la plej gravaj en Italio pro la nombro da fiŝbarkoj kaj la kvanto da fiŝkaptaĵo, gastigas ankaŭ vastan dokon por centoj da turismaj boatoj.

La urba arkitekturo atestas pri la pasintaj tempoj: la urba historia emblemo estas la turo konstruita de familio Gualtieri je la fino de la 15-a jarcento kaj nomata de la urbanoj “il Torrione” (“la Ĉefturo”); ĝi situas en la “Paese Alto” (la Supra Kvartalo), la domgrupo loĝata de plej longa tempo, superrigardanta nun la tutan hodiaŭan urbon.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne