San Lorenzo de El Escorial | |||||
---|---|---|---|---|---|
Flago | Blazono | ||||
![]() | |||||
municipo en Hispanio | |||||
| |||||
Oficiala nomo | San Lorenzo de El Escorial | ||||
Ŝtato | ![]() | ||||
Aŭtonoma Komunumo | ![]() | ||||
Provinco | Madrido | ||||
Komarko | Gvadarama Baseno | ||||
Poŝtkodo | 28200 | ||||
Areo | 56.4 km² | ||||
Alteco | 1032 m. | ||||
Distanco | 47 km de Madrido | ||||
Loĝantaro | 18 735 loĝ. (2024) | ||||
Retejo | http://www.sanlorenzodeelescorial.org/ | ||||
![]() | |||||
San Lorenzo de El Escorial (esperantigita kiel Sankta Laŭrenco de Eskorialo) estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), situanta en la nordokcidento de la regiono, en la sudorienta deklivo de la Gvadarama Montaro, ĉe la montoj Abantos kaj Las Machotas, je 47 km de Madrido. Populare ĝi ricevas la nomon El Escorial de Arriba (Supra Eskorialo), por distingi ĝin disde la najbara urbeto El Escorial, kiu estas konata kiel El Escorial de Abajo (Malsupra Eskorialo). Ene de ĝiaj municipaj limoj, troviĝas la Monaĥejo de El Escorial kaj la monumento Valo de la Falintoj. La urbeto havas 17.346 loĝantojn.
Norde ĝi limas kun Gvadaramo, okcidente kun Santa María de la Alameda, Robledo de Chavela kaj Provinco Avilo, oriente kun Alpedrete kaj Collado Villalba kaj sude kun El Escorial kaj Zarzalejo.
La urbeto estis fondita en la epoko de la reĝo Karlo la 3-a, en la 18-a jarcento, kaj iĝis municipo en la 19-a jarcento, kiam ĝi ekhavis sian unuan urbestron. Ĝi estiĝis kiel apartigo de El Escorial, kie Filipo la 2-a fine de la 16-a jarcento konstruis la monaĥejon de El Escorial, kaj formis, pere de la aneksado de la najbaraj terenoj, la Reĝan Lokon de San Lorenzo de El Escorial kaj El Escorial. En la apartigita parto troviĝis la ĉefaj konstruaĵoj kaj lokoj de la Reĝa Loko, inkluzive de la Monaĥejo, kiu nuntempe troviĝas en la municipo San Lorenzo de El Escorial. Tial, ĉi tiu monumento ankaŭ ricevas la nomon "Monaĥeho de San Lorenzo de El Escorial".
La Monaĥejo kaj la Reĝa Loko estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko la 2-an de novembro 1984, per la nomo "El Escorial, Monaĥejo kaj Loko".
Ĉirkaŭ la konstruaĵo, unu el la ĉefaj hispanaj renesancaj monumentoj, ariĝis grava turisma kaj hotela turisma industrio, kiu igas la municipon unu el la precipaj turismaj celoj de la Madrida Regiono.
Ekde la 21-a de junio 2006, ĝia teritorio estas protektita de la Madrida Regiono kiel Havaĵo de Kultura Intereso ("Bien de Interés Cultural"), en la kategorio "Historia Teritorio aŭ Historia Loko", kategorio kie ankaŭ troviĝas la najbaraj municipoj El Escorial, Santa María de la Alameda kaj Zarzalejo.
En 2011 okazis tie la 70-a Hispana Esperanto-Kongreso [1].