San Vicente de la Barquera [sanbiSENte delabarKEra] (Sankta Vincento de la Boatistino) estas municipo ĉe la okcidenta marbordo de Kantabrio, (Hispanio). La lim-municipoj estas Valdáliga, Herrerías kaj Val de San Vicente. Ties ĉefurbo, San Vicente de la Barquera, estas tre ligita al la maro, ĉe festoj kaj tradicioj, kiel la festo La Folía aŭ la procesio de la Virgulino Carmen. La naturaj pejzaĝoj ĉirkaŭ la municipo kaj pluraj monumentoj allogas multajn turistojn, ĉefe dum la somero. Proksimume 80% el la municipa areo troviĝas ene de natur-parko Oyambre kaj tial ekzistas pluraj leĝoj protektantaj la pejzaĝan kaj naturan valoron de la loko.
San Vicente de la Barquera en Kantabrio.
La samnoma ĉefvilaĝo, San Vicente de la Barquera, estas unu el la plej popularaj marbordaj lokoj de la Kantabra Maro. En la malnova centro de la vilaĝo estas diversaj monumentoj deklaritaj protektinda kultura heredaĵo, ekzemple, la kirko Nuestra Señora de los Ángeles (unu el la plej gravaj religiaj gotikaj konstruaĵoj en Kantabrio), la ruinoj de la Domo de la familio Corro, la malsanulejo Hospital de la Concepción, la Turo de Preboste, restaĵoj de la ekse ĉirkaŭanta muro kaj ties pordegoj, kaj la Kastelo de la Reĝo (Castillo del Rey).
Ekstere de ĉi grupo de monumentoj estas la antikva konvento San Luis, la fortikaĵoj Santa Cruz de Suaz aŭ la kapelo de la Virgulino de la Barquera, kiu estas la plej tradicia.