Infanoj dum la Heilig-Rock-Tage de la Sankta Tuniko - 2010
La Sankta Tuniko estas relikvo konservita en la katedralo de Treviro kaj konsistanta en ŝtofopeco kiun oni taksas ero de la tuniko vestita de Jesuo Kristo antaŭ ol li estis krucumita kaj kiun, laŭ la Evangelio laŭ Johano, la romiaj soldatoj ŝarĝitaj pri la kontrolo, poste lotumis.[1]
La aŭtentikeco de la Sankta Tuniko estas pridiskutata. Ĝia ŝanĝanta historio kaj foje ĝiaj malfavoraj porkonservadaj kondiĉoj puŝis por ke oni procedu ankaŭ al ekzameno pri ĝia scienca ekzameno en la jaroj 1973 kaj 1974, kiu tamen ne sukcesis difini, ekzakte, la originon kaj antikvecon de la relikvo.[2]
↑Kaj la soldatoj, kiam ili krucumis Jesuon, prenis liajn vestojn, kaj dividis ilin en kvar partojn, po unu parto por ĉiu soldato; kaj la tunikon; sed la tuniko estis senkudra, desupre teksita tra la tuto. 24 Ili do diris unu al alia: Ni ne disŝiru ĝin, sed lotu pri ĝi, kies ĝi estos; por ke plenumiĝu la Skribo, kiu diras: Ili dividis miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotis. Tion la soldatoj faris. (Joh 19, 23-24)”, La versego citita de la evangeliisto estas tiu de la libro de la Psalmoj n. 22 (21), 19.
↑ Ursula Bartmann, Kleiner Reiseführer zum Heiligen Rock; Seite 69–75.