Sankta koro de Jesuo

Sankta Koro de Jesuo (pentraĵo de Pompeo Batoni de 1767)

Sankta Koro de Jesuo estas festo de la plej sankta koro de Jesuo (latine: Sanctissimum Cor Jesu), ofte nomata Festo de Sankta Koro, preskribiĝis por la tuta romkatolika eklezio per dekreto de Pio la 9-a (23-a de aŭgusto 1856). Ekde 1889 ĝi estas festo unuaranga.

Ĝi estas festata la vendredon, ok tagojn post la ĵaŭda Kristokorpa Festo (do la trian vendredon post pentekosto).

La koro simbolu la senfinan amon de la filo de Dio Jesuo Kristo por la homoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne