Sankta Luiso (angleSaint Louis) estas la dua plej granda urbo (post Kansasurbo) en la usona ŝtato Misurio, situanta apud la kunfluo de la riveroj Misisipo kaj Misuro. Laŭ taksoj de la Usona Censa Buroo, 343 279 homoj loĝas en Sankta Luiso mem (takso de 2004: la 52-a plej granda urbo en Usono), kaj 2 735 927 homoj loĝas en la aglomera regiono de Sankta Luiso (takso de 2003: la 18-a plej granda en Usono). La neformala nomo estas "Gateway City" (esperantePortal-Urbo).