Sankta Stefano

Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Sankta Stefano (apartigilo)
Sankta
Stefano
Persona informo
Στέφανος
Naskiĝo ĉ. 1
en Grekio
Morto ĉ. 36
en Jerusalemo
Mortis pro Mortpuno Redakti la valoron en Wikidata vd
Mortis per Ŝtonumado Redakti la valoron en Wikidata vd
Tombo Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj Redakti la valoron en Wikidata vd
Religio kristanismo vd
Lingvoj hebrea vd
Ŝtataneco Judeo Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo diakono
viktimo
murdito Redakti la valoron en Wikidata vd
Sanktulo
Festotago 26-a de decembro
Atributoj dalmatiko, ĉerko, ruĝa tuko, martirpalmo, ŝtonumaj ŝtonoj
Patroneco Diakono, Arte della Lana, Serbio
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Sankta Stefano (naskiĝis ĉirkaŭ la jaro 1 p.K., mortis ĉirkaŭ 36/40 p.K.) estis diakono de la komunumo de Jerusalemo, kaj estas tradicie konsiderata la unua martiro de kristanismo.

Laŭ la tradicio, li estis akuzita, juĝita de la alta konsilistaro en Jerusalemo kaj ŝtonumita antaŭ la urbaj muroj. Probable el lia martira morto originis la sanktula kulto kristanisma. Ekde 560 p. K. liaj ostoj troviĝas en la kripto de la Baziliko Sankta Laŭrenco antaŭ la Muroj (San Lorenzo fuori le mura) en Romo apud tiuj de la roma arkidiakono Laŭrenco.

Lia nomo devenas de la greka Στέφανος (Stephanos, krono) aŭ laŭ Jakobo de Voraĝino, en la Ora Legendo, de la hebrea vorto kiu signifas "normo".


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne