Santa Fe de la Vera Cruz (aŭ mallonge Santa Fe, laŭsignife "Sankta fido de la vera kruco") estas urbo de Argentino, kaj ĉefurbo de samnoma provinco en la nordo de la lando. Laŭ takso de la jaro 2010, en la urbo vivis proksimume 400 000 homoj. La urbo situas borde de la riverego Parano, kaj aliflanke de la rivero situas la najbara urbo Paraná (Argentino).
En Santa Fe de la Vera Cruz troveblas interalie la Nacia Universitato de la regiono "Litoral"[1], en kiu studis ekzemple la esperantista ĵurnalisto kaj grafikisto Francisco Veuthey.