Sarodo (en la hinda: सरोद - Sarod) estas kordinstrumento el Barato, ĉefe uzata por ludi hindan klasikan muzikon. Ĝi similas al la liuto. Ĝi estas verŝajne la plej fama hinda instrumento post sitaro kaj tablao[1].
Ĝi havas 4 kordojn en 4 kordoĥoroj. Ĝi agordantas A#2, F3, A#3, D#4. La mezuro estas proksimume 640 mm.
Sarodo estas parenco (kaj eble posteulo) de la afgana rabab (arabe: رباب ), muzika instrumento kiu oftis en Centra Azio ekde antikvaj tempoj kaj alportita al Barato en la 16-a jarcento.
En la 20-a jarcento, la sarodo iĝis vaste konata en la Okcidento plejparte pro la klopodoj de Allauddin Khan, ankaŭ konata kiel Baba Allauddin Khan, unu el la plej famaj muzikinstruistoj de la 20-a jarcento en hinda klasika muziko[2] kaj mentoro de Ravi Shankar kaj Ali Akbar Khan. Ĉi-lasta ankaŭ estas plej konata kiel sarodludanto.