Savanto estas la titolo kiun diversaj religioj atribuas kutime al siaj iniciatintoj kaj foje al kelkaj personuloj aŭ al Dio kultata. En kristanismo, estas unu el la epitetoj per kiu estas difinita la naturo kaj agado kaj la esenca karakterizo de Jesuo Kristo post tiu de Difilo.
La signifo de tiu nomo "Jesuo" estas deprenita el la latina Salvator. «Latinoj por diri Savanto referencante al Jesuo havis je sia dispono servator kaj konservator, sed ĉi-kaze ili tiujn rifuzis en la religia uzo kaj, por marki la diferencojn kaj la apartecon de Kristo, kaj preferis inventi la novan vorton «Salvator» kiu ne ekzistis en la klasika latino, dum ili konservis la vorton «Salus» (salus populi romani, ekzemple) kiu poste finiĝis eĉ en la kredo: en la klasika lingvo «salus» signifis sanon, prosperon, konservadon de bonfarto... kaj al ĝi donis novan signifon (sen forgesi la malnovan) pli filozofian kaj teologian, ĝis tiu de «eterna savo».
Tiun signifon jam ricevis la greka termino Σωτήρ (Soter), sence Savanto, kiu, en kristanaj medioj tradukadis la nomon de Jesuo el la hebrea יְהוֹשֻׁעַ (Yĕhošūa’), kiu tradicie, laŭparte disdividita, sonas «Dio savas» aŭ «Dio estas Savo». Laŭ tiu senco la unuaj kristanoj epitetis lian Jesuon Kriston.
Se konsideri kristanismon, tiu ĉi Savanto referencas al Dio kiu liberas sian popolon: ekzemplo estu la koncepto pri la ĉiela regno de lia plejamata filo (Kol 1,13; Ef 2, 8), en kiu tiu liberigo estas ofertata al la homa libero por ke ĝi produktu liberigon. Sed la epiteto Savanto estas tradicie rezervata al Jesuo kiu tia sin deklaris multfoje.