Schengen [ŝengen] estas urbo en Luksemburgo. Ĝi iĝis ĉefe konata pro tio, ke la 14-an de junio1985 kvin landoj (Belgio, Francio, la Federacia Respubliko Germanio, Luksemburgo kaj Nederlando) tie sur ŝipo „Princesse Marie-Astrid“ subskribis la Traktaton de Schengen celantan forigon de limkontrolo. Pliaj landoj aliĝis al la traktato dum la pasintaj jaroj. Nuntempe estas 27 Schengen-landoj, ĉiuj en Eŭropo.
Monumento pri la traktato en Schengen
Tipa Schengen-a lim-transirejo sen barilo, ĉi tie inter Germanio kaj Aŭstrio