Ĝis la Dua Mondmilito la urbo havis aparte signifan judan loĝantaron, kiu eĉ evoluigis propran dialekton, nomatan Lachoudisch - prononco [laĤUdiŝ], hebree לכודיש - variaĵon de la bavara dialekto de la germana lingvo, kun multaj influoj de la hebrea kaj jida, sed ankaŭ de germanlingvaj ĵargonoj de vagantoj, aparte de Rotwelsch - prononco [ROTvelŝ]. Post la Holokaŭsto la dialekto praktike formortis.