Schwarzenbergoj (ĉeĥigite Švarcenberkové) estas ĉeĥa-germana-aŭstra nobela familio, devene el mezfrankonia urbo Seinsheim en Bavario, kie ili estas unuafoje dokumentitaj en la jaro 1172. Schwarzenbergoj apartenas inter prominentaj eŭropaj nobelaj familioj kaj ili ludis signifan rolon en la ĉeĥa, germana kaj aŭstra historioj, ĉar ili atingis titolon de princoj en Sankta Romia Imperio kaj furstoj kaj dukoj en Reĝlando Bohemio.
Nuntempe ili agadas precipe en Ĉeĥa kaj Aŭstria respubliko. La kapo de la familio estas Jan Nepomuk la 3-a.