Sciencfikcia filmo estas filma ĝenro, kiu uzas konjektajn, fikciajn scienc-bazitajn bildigojn de fenomenoj, kiuj ne estas plene akceptitaj de scienco, kiel ekzemple eksterteraj vivoformoj, fremdaj mondoj, ekstersensa percepto kaj tempovojaĝado, kune kun futurecaj elementoj kiel ekzemple kosmoŝipoj, robotoj, interstela vojaĝado aŭ aliaj teknologioj. Sciencfikciaj filmoj ofte estis uzitaj por esplori filozofiajn temojn kiel la homa kondiĉo.
La ĝenro ekzistis ekde la fruaj jaroj de mutaj filmoj, kiam Le Voyage dans la lune ("La Vojaĝo al la luno") de Georges Méliès (1902) uzis trukan fotarton; ankaŭ fama estas lia Le Voyage à travers l'impossible ("La Vojaĝo trans la neebla") de 1904. La venonta grava ekzemplo en la ĝenro estis la filmoj Metropolis (1927) kaj Kosma vojaĝo (1935). De la 1930-aj jaroj ĝis la 1950-aj jaroj, la ĝenro konsistis plejparte el malaltbuĝetaj filmoj. Post 2001: A Space Odyssey (1968) de Stanley Kubrick la sciencfikcia filma ĝenro estis prenita pli serioze. En la malfruaj 1970-aj jaroj grandbuĝetaj sciencfikciaj filmoj kun specialaj efektoj iĝis popularaj ĉe spektantoj post la sukceso de Star Wars kaj kontribuis al la supersukcesoj de postaj jardekoj.