"Skotlando la Kuraĝa" (skotgaele Alba an Àigh; angle Scotland the Brave) estas skota patriota kanto, unu el tri ofte konsideritaj neoficialaj skotaj naciaj himnoj (la aliaj estas "Floro de Skotlando" kaj "Scotoj Wha Hae").
La melodio probable aperis unuafoje en la 20-a jarcento [1], kaj tiutempe ĝi estis konata ankaŭ en Skotlando. La nunaj kantotekstoj kiuj estas kutime kantataj hodiaŭ estis skribitaj ĉirkaŭ 1950 fare de la skota ĵurnalisto Cliff Henley por la kantisto Robert Wilson kunlabore kun Marion McClurg.
La kanto kutimis reprezenti Skotlandon ĉe la Ŝtatkomunumaj Ludoj ĝis ĝi estis anstataŭigita per la Floro de Skotlando okaze de la Ludoj en 2010 en Delhio kaj pluen [2].
Same kiel Anglio, Skotlando ankaŭ havas neniun oficialan nacian himnon, sed "Scotland the Brave" estas tradicie utiligita kiel la nacihimno - ofte kune kun " Floro de Skotlando ".