Scratch | ||
---|---|---|
![]() | ||
![]() | ||
vida programlingvo • libera programaro • eduka teknologio • programlingvo • educational programming language | ||
Paradigmo: | Objektema | |
Paradigmo(j): evento-kondukata programado • vida programlingvo | ||
Aperis en: | 2006 | |
Aŭtoro(j): | Mitchel Resnick | |
Tipa sistemo: | dinamika | |
Programlingva(j) dialekto(j): | BYOB, Panther | |
Kreita sub la influo de: | Logo, Smalltalk-80 (Programmiersprache), HyperCard, StarLogo, Etoys, Tweak | |
Permesilo(j): | angle [1] | |
Retejo: | angle [2] | |
Scratch estas eduka programlingvo ebliganta homojn de ajnaj sperto, fono kaj aĝo, eksperimenti kun diversutila komputila programado, kombinante blokojn por kontroli bildojn, muzikon kaj sonojn.
Ĝi estis kreita de la Lifelong Kindergarten Group ĉe MIT Media Lab per teamo gvidita de Mitchel Resnick kaj aperis unuafoje somere 2006. Scratch povas esti instalata kaj senpage redistribuata por Vindoza, Mac OS X aŭ Linuksa operaciumoj. La fontokodo disponeblas laŭ licenco ebliganta ŝanĝojn por nekomerca uzo.
La nomo Scratch devenas de la diskturna teĥniko de skrapado (rapida re- returnado de gramofondiskoj por krei muzikaĵojn) kaj referencas al la nomo kaj ĝia uzmaniero. La simileco al muzika "skrapado" estas reuzebleco de pecoj: en Scratch ĉiu objekto, grafikaĵo, sono kaj skriptoj estas facile importeblaj en novajn programojn kaj ŝanĝita laŭ alia maniero, ebligante novulojn tuj vidi rezultojn kaj motiviĝi al sekvaj provoj