Sedeka/taroka | |
Parto de | Atayaliaj lingvoj |
Nombro de partoj de tiu familio | 2 |
Landoj | Tajvano |
Nombro de landoj | 1 |
Kontinentoj | Azio |
Parolantoj | 4 750 |
Dialektoj | Tekedaya, Teruku, Te'uda |
Nombro de dialektoj | 3 |
SIL-kodo | TRV |
ISO 639-2 | dosierujo |
ISO 639-3 | trv |
ISO 639-3.4 | trv |
La sedeka, ankaŭ konata sub jenaj nomoj sedek, sediakk, sedik, sediq, saediq, seedik, sejiq, sedeq, seedek, seedeq, shedekka, sazek, bu-hvana, ĉe-hvana, daija-ataijal, hogo, iboho, paranian, taruku, taroko,toroko, truku aŭ toda, estas unu el la du atajaj lingvoj . Kiel la atajala, la alia atajala lingvo, la sedeka estas parolata ekskluzive en Tajvano . Karakterizaĵo de la sedeka estas la tre stranga vortordo, kiu havas multon komune kun la malagasa kaj la fiĝia. La sedeka estas ĉefe parolata en la (ne ekstrema) nordorienta parto de Tajvano, ĉe la marbordo de la atajala lingvoregiono, en la regionoj ĉirkaŭ la urbo Hualien kaj sude de la atajala lingvo. Oni devas diri, ke sedeka ne estas dialekto de la atajala. La tri dialektoj multe diferencas en fonologio kaj leksikologio. La ĉina lingvo estas uzata en la lernejoj. La maljunuloj ankaŭ parolas la japanan. La sedeka estas skribita per la latina skribo. Ekzistas gramatiko kaj inter 1963 kaj 1988 la Nova Testamento estis tradukita en la sedekan.