Seine-et-Marne | |
---|---|
departemento de Francio | |
Administrado | |
Lando | Francio |
Regiono | Francilio |
Numero | 77 |
Prefektejo | Melun |
Subprefektejoj | Fontainebleau Meaux Provins Torcy |
Prezidanto de la departementa konsilio |
Jean-Jacques Barbaux |
Prefekto | Jean-Luc Marx |
Statistikaĵoj | |
Loĝantaro | 1 452 399 (2022) |
Areo | 5 915 km² |
Loĝdenso | 246 /km² |
Subdividoj | |
Arondismentoj | 5 |
Kantonoj | 23 |
Komunumaroj | 38 |
Komunumoj | 511 |
Seine-et-Marne [sɛ.n‿e maʁn] aŭ Sejno-Marnio[1] estas unu el la departementoj de la franca regiono Francilio. Ĝia nomo venas de la du grandaj riveroj, kiuj trafluas sian teritorion (Sejno sude kaj Marno norde) kaj kiuj kuniĝas en la departemento Val-de-Marne iom antaŭ Parizo.
Ĝi estas granda departemento (5 915 km2) kaj havas 1 365 200 loĝantojn[2]. La ĉefurbo estas Melun, kaj aliaj gravaj urboj estas Chelles, Meaux, Melun, Fontainebleau, Provins, Nemours, ktp.
La departemento enhavas 511 komunumojn.
En Seine-et-Marne, en la orienta parto de la nova urbo Marne-la-Vallée, en la norda parto de la departemento, troviĝas EuroDisney.