Sekreta servo estas registara organizaĵo, kiu kolektas informojn por nacia sekureco per diversaj rimedoj: kapto de komunikadoj, spionado, taksado de publikaj informoj, observado kaj sekvado de individuoj.
Inter la servoj, kiujn sekretaj servoj povas doni al la registaro, troviĝas:
Sekretaj servoj partoprenas ankaŭ sekurecagadojn kiel kontraŭspionadon kaj kontraŭterorismon.
Kelkaj sekretaj servoj estas enmiksitaj en mortigoj, vendado de armiloj, puĉoj, disvastigo de malveraj informoj (propagando, malinformado), kaj aliaj sekretaj operacioj por subteni sian propran intereson aŭ tiujn de sia registaro.