Seksa konstitucio estas aro de bazaj proprecoj rilataj al seksumado kaj reproduktado de organismo. Parolante pri seksa konstitucio oni ordinare aludas al seksa konstitucio de homo. Biologoj, bestkuracistoj kaj zooteknikistoj povas paroli pri seksa konstitucio de bestoj. Tiu ĉi artikolo priskribas seksan konstitucion de homo.
La konstitucio konsistas el kelkaj komponantoj: genetika, edukada, seksa sperto, konstitucio de partnero.
La genetiko de konstitucio estas la plej stabila kaj plej grava parto de konstitucio, kiu dependas nek de edukado, nek de partnero.