Selakto

Selaktolaktosero estas verdeta, acideta likvaĵo, restanta el la lakto post apartigo de kremo kaj kazeo. Ĝi konsistas el 94% da akvo kaj 4-5% da laktozo kaj enhavas preskaŭ nenian grason. Cetere ĝi entenas laktacidon, la vitaminojn B1, B2 kaj B6, kalion, kalcion, fosforon kaj aliaj oligoelementoj, sed antaŭ ĉio 0,6 ĝis 1% da selakt-proteino. Tio estas eksplicite malpli da proteino ol en lakto, kies ĉefa proteino estas kazeino.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne