marborda kaj feria loĝloko en Kroatio, en la komunumo Crikvenica kaj la provinco Primorje-Gorski kotar (en Esperanto "marborda-monta lando"), pri kiu menciindas la kontinue funkcianta vilaa hotelo "Esperanto", en secesia stilo konstruita komence de la 20-a jarcento kaj komplete historiece renovigita komence de la 21-a jarcento.