Selles-sur-Cher estas komunumo de Francio. Ĝi situas en la departemento Loir-et-Cher, en la regiono Centro-Valo de Luaro (france Centre-Val de Loire sɑ̃tʁə val də lwaʁ]). Fine de 2022 en la komunumo vivis 4 225 loĝantoj. Administre la komunumo apartenas al la arondismento Romorantin-Lanthenay kaj estas la centro de samnoma la kantono Selles-sur-Cher.
Kiel la nomo indikas, la komunumo situas borde de la rivero Cher, 80 kilometrojn oriente de la urbo Tours. Nacie konata samnoma kapra fromaĝo "Selles-sur-Cher" produktiĝas en la urbo. La franclingva vorto "selles" havas la signifon "seloj" - konsekvence tri oraj ĉevalaj seloj sur blua fono bildiĝas en la urba blazono.
La esperantisto Lionel Venon (naskiĝis en 1921, pereis la 4-an de aprilo 1993 en aŭto-akcidento) estis vic-urbestro de Selles-sur-Cher, la prezidanto de la franca sekcio de la Internacia Ligo de Esperantistaj Radio-Amatoroj (ILERA).