Senato de Berlino | ||
---|---|---|
state government in Germany (en) | ||
Antaŭe | Q1884198 vd | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Sidejo | Berlino | |
Posedatoj | Rathaus Schöneberg (en) vd | |
Retejo | Oficiala retejo | |
La Senato de Berlino (germane Senat von Berlin) estas la regiona registaro de la urbo-ŝtato (Land) Berlino, ĉefurbo de Germanio. Ĝi konsistas el ĉiuj senatanoj por la administrado de regionaj aferoj. La Senaton gvidas la reganta urbestro de Berlino, kiu elektas la aliajn membrojn de la registaro. Laŭ la konstitucio de Berlino, ĝi estas respondeca antaŭ la berlina deputita ĉambro.
La Senato kunsidas en la Rotes Rathaus, la centra urbodomo en la kvartalo Berlin-Mitte. Laŭ la konstitucio de Berlino, la Senato nuntempe konsistas el la reganta urbestro (germane Regierender Bürgermeister) kun la rango de ministro-prezidanto kaj dek senatanoj. La Senato disponas pri la reguliga povo kaj plenumas la ekzekutivan povon. La reganta urbestro havas du viculojn (Bürgermeister), kiuj ankaŭ okupas postenojn de senatanoj.
La administracio de la Senato estas reprezentata de la dek senatanoj, ĉiu kun specifa respondeca fako: