La Sendependigo de Kolombio estis la historia procezo kiu permesis la liberigon de Kolombio disde la Hispana Imperio, kio finigis la kolonian periodon. La unua fazo de la milito, el 1810 al 1816, karakteriziĝis pro konstantaj luktoj internaj inter la defendantoj de la sendependigo. En 1811 la provincoj de Nova Granado konstituiĝis en nova ŝtato sendependa, konsista en malforta konfederacio de tiuj provincoj kiuj deklariĝis sendependaj en 1810. En 1816 la hispanoj rekuperis la kontrolon de la lando, per kio oni instalis la nomitan teruran reĝimon.[1] Kvankam dum tiu periodo kelkaj respublikaj grupoj pluis aktive, enpove fakte en Llanos, ĉefe en la Gujano de Venezuelo kaj en Kasanare, nur en 1819 ekis la fina procezo de forpelo de la dominintaj hispanoj.